Minnaja donas jenajn ekzemplojn:

ufficio per la promozione delle vendite

oficejo por la pliigo de la vendoj

la promozione di un'attivita' culturale

la antauenpuso de kultura aktiveco

De Diego jenajn:

1. ...
 2.Com. stimuli la vendon: promocionar una nueva marca de reloj, stimuli la 
vendon de nova marko de horlogo
3.Dep. [= sporto] ludi la promocian matcon (en fútbol)
4.disvolvi, progresigi.

Tulio Flores tiun
 promoção s.f. (de mercadoria) diskonigo, enmerkatigo.

Krause de-eo 2007
Promotion [2] Wirtschaft (Förderung) patronado [!?]

Do multaj alternativaj rimedoj por traduki "promoting the new product" kaj 
neniu gxenerala vortaro, kiu registras la ekonomian sencon de "promocii".

Aliflanke multaj lingvoj, kiuj uzas la vorton promocii (etimologie simple 
promovere, antauxenmovi, antauxenigi) ankaux en la ekonomia senco (en, de, 
it, es, pt k.a.) kaj probable pro tio multaj tiaj trafoj en la reto:

- En kia maniero vi promocios Esperanton en 2008?
- Italio promocias la anglan.
- Mi promesas promocii kaj subteni la faradon de sonlibroj en Eo ...
- Ni deziras promocii la pacon ...
-  Ruslando promocias la Rusan, kiel restarigha simbolo.
-  Universala Esperanto Federigo promocias filozofion de reciproka helpado 
...
-  Nepras promocii diversecon.
-  Mi ne timas promocii unu cefan lingvon por la Unio.
- Estas bonaj bazoj por promocii kaj fortigi niajn multlingvajn 
politikulojn.
ktp.

Kaj jen do la cxiama ReVo-demando pri priskriba aux preskriba. Laux mi 
malhelpi, ke homoj uzas "promocii" tiusence, oni ne povas, la fonaj lingvoj 
efikas simple tro forte. Do oni nur povas elmontri alternativojn kaj konsili 
pri "pli bona" stilo. Sed tiu multfoja diskuto jam estas pli ol teda kaj mi 
certe ne plu kontribuos al gxi.

Gxis

Bernhard


-----Ursprüngliche Nachricht----- 

Povus esti ke ambaux sencoj rilatas al la angla "promote", kiu havas ambaux
sencojn:
1a. "The company promoted me, so I have new tasks and a higher salary"
(La firmao promociis min, do mi havas novajn taskojn kaj pli altan salajron)
1b. "The chess player promoted a pawn to a queen"
(La sxakludanto promociis peonon al regxino)

2. "The company is promoting their new product"
(La firmao "promocias" sian novan produkton)

Tiu dua senco ne sxajnas aperi en vortaroj do estas nacilingva pauxso
versxajne...?
Sxajnas ke "propagandi", "reklami", "antauxenigi", ktp kaptas tiun sencon
(kaj pli fundamente/klare/bonalingve/corsetti-ece/ktp) cxu ne?

amike
russ

Rispondere a