En ReVo aperas la kapvorto "kartografio", kun la difino: "Arto verki
geografiajn kartojn".
Sed: kio estas geografiaj kartoj? Shajnas ke Zamenhof uzis iam "karto" en la
senco de mapo, kaj ReVo notas prave ke "karto" en tiu senco estas arhhaismo.
Sed tiam, "kartografo" estas minimume same arhhaisma.
Krome dubindas chu temas pri arto, lau mi tio situas ie inter scienco kaj
tehhniko.
Se estas "kartografio", tiam devus esti ankau "kartografo", sed tiu vorto ne
aperas en ReVo.
Mi proponas (se tio estas efektive uzata): "kartografio =
mapografio"; "mapografio: metio kies tasko estas prezenti geografiajn
donitajhojn en formo de mapo."
Krome: "kartografo = mapisto."
"mapisto: fakulo pri mapografio."

Au: mapfarado, mapigo, mapfaristo, mapfarado ...

Vilhelmo.
-- 
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe
Le Monde diplomatique en Esperanto (la "DIPLO") http://eo.mondediplo.com
kaj
Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
Esperanto - Linukso de la lingvoj
Linukso - Esperanto de la komputiloj (vl)

Rispondere a