>
> En ReVo aperas la kapvorto "kartografio", kun la difino: "Arto verki
> geografiajn kartojn".
> Sed: kio estas geografiaj kartoj? Shajnas ke Zamenhof uzis iam "karto" en
> la
> senco de mapo, kaj ReVo notas prave ke "karto" en tiu senco estas
> arhhaismo.


Saluton, kara Vilhelmo! Pri "karto", versxajne oni ne uzas tiun vorton
cxiutage, sed mi ne konsiderus gxin kiel arhxaisman. Kiel (almenaux) en la
angla, portugala kaj hispana oni cxiutage uzas la vorton mapo, sed inter
fakuloj oni uzegas la vorton karto, "chart" en la angla, "carta" en la
portugala/hispana. Tiu uzo estas moderna, kaj fakuloj nature gxin aplikos en
Esperanto.

Sed tiam, "kartografo" estas minimume same arhhaisma.


Certe ne, amiko. Kartografio estas la esperanta vorto por "cartography",
cartografia" kto, modernege uzataj tra la mondo, en la cxefaj mondaj
universtatoj kaj registaraj instituticioj.

Krome dubindas chu temas pri arto, lau mi tio situas ie inter scienco kaj
> tehhniko.


Versaxajne la vorton arto oni uzis por celi ion, gxuste kia tekniko,
scienco. Arto donas iom klasikan econ al la difino, dum la aliaj vortoj
estus ja pli trafaj. :-)

Se estas "kartografio", tiam devus esti ankau "kartografo", sed tiu vorto ne
> aperas en ReVo.


ReVo ne estas la lingvo, cxu ne? Suficxas do enkonduki tiun vorton.
Kartografo estas ja uzata vorto.

Mi proponas (se tio estas efektive uzata): "kartografio =
> mapografio"; "mapografio: metio kies tasko estas prezenti geografiajn
> donitajhojn en formo de mapo."
> Krome: "kartografo = mapisto."
> "mapisto: fakulo pri mapografio."


Cxu mapografio ne estas pli stranga neologismo?

Au: mapfarado, mapigo, mapfaristo, mapfarado ...


Viaj vortoj certe ne malbonas, tamen la paro kartografi/kartograf estas
oficiala; ne necesas tiel forpreterigi gxin.

Certamike,

Fernando

Rispondere a