>
> Fernando:
>
> inter fakuloj oni uzegas la vorton karto
>
>
> Oni devus sin demandi kion uzas c'inoj kaj araboj kiel fakan vorton.
>

Renato, sed tiuokaze tio ja ne sxangxos la aferon, kara. "Karto" estas
fundamenta vorto, ne neologismo, por ke ni pensu pri kio pli bonus inter
euxropaj kaj aziaj lingvoj, cxu ne? La afero estas: la fundamenta karto
estas arhxaisma? Kaj mi diris: gxi estas malofta en la cxiutaga lingvo, sed
fakuloj nature uzos tiun vorton por celi "mapo", cxar tiel estas en sia
cxiutago. (Kaj kiam mi citis la angla/hispana/portugala, mi ne parolas nur
pri angloj aux pri portugaloj, sed pri amerikanoj, euxropanoj,
oceanianoj kaj afrikanoj, kies lingvoj estas euxropdevenaj.)

 Viaj vortoj certe ne malbonas, tamen la paro kartografi/kartograf estas
> oficiala; ne necesas tiel forpreterigi gxin.
>
>
> Ankau' la fakto ke oni oficialigis la paron "kartografi/kartograf" diras
> multon pri la oficialigintoj.
>

Hehe, Renato! Tamen oni ne povas nei, ke kartografio estas ja internacia
vorto, cxu ne?, cetere oficialigita dum la 2OA, t.e. konsiderinde malnova
vorto de nia lingvo kaj longtempe partoprenanta ties historion.

Ankaux amike,

Fernando

Rispondere a