>
>     inter fakuloj oni uzegas la vorton karto
>>>
>>> Cxu vi povas klarigi kial?  Cxu estas ia tehxnika/faka diferenco inter
> "mapo" kaj "karto"?  Aux cxu nur temas pri tradicio?
>

 Saluton, Russ! Nur pro tradicio, kara. Ni diras "topographic, geological
charts" aux "cartas topográficas, geológicas", ekz-e. Ne estas ja formala
diferenco inter mapo kaj karto, sed - kiel vi sugestis - tradicia
diferenco. Kiam la mapo estas tute organizita, kun pluraj informoj, ene de
iu sxablono, finfine kiam la mapo sxajnas ia pretigita dokumento, ni diras
karto. Kiam la mapo ne estas tiom organizita, ankoraux estas pretigata, ni
kutime diras mapo mem. Tamen se oni diras mapo celante karto neniu trovos
tion stranga kaj, mi kredas, volonte komprenos. :-)

  Antaux cxi tiu diskuto, mi tute ne konstatis ke "karto" estas fundamenta
> vorto por "mapo", kiu estas "nur" oficiala vorto.  Vere interese kaj
> surprize!
>

Mapo estas ja uzata, pli ol karto, fakte. Mapo havas tiun neformalan, ja
cxiutagan econ. Karto estas pli formala; gxin ni oftege uzas por tiuj
dokumentaj mapoj. Se nefakulo uzas karto en la cxiutaga babilado, li-sxi ja
riskas ne esti komprenita, mi konsentas. Sed laux mia kompreno tio ne igas
gxin arhxaisma, tamen malofta. Cxu ne?

Amike,

Fernando

Rispondere a