Sergio:
> Je 8/14/08, mjb0: ... > Se tamen respondi al via demando, "grapolbombo" min 
> ne > entuziasmigas, unue pro la sklava traduko el "cluster bomb" Per si mem 
> tio ne estas malavantaĝo. La rusa termino estas "kasedbombo" -- sed mi pretas 
> akcepti la anglan metaforon. 

Eble ne malavantagxo en si, sed sklaveco kutime signas riskon de malbona 
kvalito pro manko de kritika menso.

> kaj due tial, ke mi vidas nenian grapolon en la afero. Grava ideo > malantaux 
> grapolo estas la interligiteco de la beroj, kiuj kondutas > kiel unu ajxo, 
> ekzemple cxe plukado. Ankaŭ grapolbombon oni manipulas kiel unu tuton dum 
> ŝargado aŭ pafado. > Male la submunicioj estas dise projekciataj, do la ideo 
> de > kuntenigxo ne validas kaj la metaforo estas aparte lama. Ankaŭ vinberojn 
> oni manĝas dise.

Mi neniam vidis grapolon, pafantan siajn berojn al la diversaj busxoj de la 
samtablanoj :-) La kunligiteco per tigetoj, tiel grava por veraj grapoloj, tute 
mankas cxe tiaj eksplodajxoj.

Alia grava afero estas, ke malgraux gxia sklaveco la traduko transprenis nur 
unu signifon de "cluster", kiu vorto preskaux same vastsencas kiel "aro".

Kore,

Marc

Rispondere a