> 4. Por bestaj blekoj mi rekomendas De Smedt eo-nl 2004 (ankaux senkoste en
> la reto), cxar gxi probable havas plej multajn tiajn verbojn cxe la
> koncernaj bestoj (kaj ne necesas kompreni la nederlandan), ekz-e:
>
> abelo -> zumi
> bovo -> mugxi
> kato -> miauxi, ronroni, sxpini, kracxospiri, borduni, grauxli, ronki
> hundo -> boji, jelpi, grauxli, hurli, tirboji, hojli, uxai
> kojoto -> hojli, tirboji, jelpi
> lupo -> hurli, boji, jelpi, grauxli, tirboji, hojli, ululi
> simio -> hui, rikani
>
>
> Bernardo
>
> ----------------

Jen mi retrovis la alidirektan liston "bleko > besto" de De Smedt 2004

Blekoj de Samlingvuloj



amorbleki : alcelafo, blastocero, cervo, foko, gazelo

amorkriaĉi : urogalo

amorkriĉi : lagopo, tetraono, tetro

amormuĝi : alko, boaco

babilaĉi : pasero, korako

babiladi : cinklo, flamengo

babileti : pasero, pronelo

babili : arao, hematopo, kakatuo, konuro, kakatuo, konuro, papago, pasero, 
pigo, psitako, silvio

basi : boaco, gnuo

bei : kapro, lamo, ljamo, merino, ŝafo

beki : birdo

blekegi : ĝirafo, hundo, taŭro, tigro, urso, virbovo

bleki : urso

blovi : baleno, bubalo, ĉevalo, foino, furo, gaŭro, mustango, taŭro, varano, 
virbovo

bojeti : delfeno, foko, mopso

boji : biglo, dingo, dogo, grejhundo, hieno, hundo, izatiso, korsako, 
laniario, levrelo, lupo, setero, spanielo, stepvulpo, ŝakalo, ŝpico, 
vertago, vulpo

borduni : burdo, kato

brekekekeksi : bufo, hilo, rano

cicii : certio, emberizo, kardelo, paruo



ktp. gxis



ululi : gufo, lupo, noktuo, strigo

upupi: upupo

ŭai : barzojo, biglo, hundo

vipfajfadi : merlo

vipfajfi : najtingalo

vipkanti : alaŭdo, fringelo, fringo, kalandro, kanabeno, kardelo, 
kokotraŭsto, korito, litorno, oriolo, pirulo, turdo

zumadi : burdo, vespo, abelo

zumetfifri : kulo

zumeti : kulo, libelo, melolonto

zumi : abelo, burdo, kolibro, krabro, melolonto, muŝo, sfego, skarabo, vespo



Eble kelkaj sxajnas al iuj tauxgaj, eble ne. Vi trovas ilin, se vi elsxutas 
la vortaron tie cxi



// http://users.telenet.be/vortaro/





Certere kolego atentigis, ke en la listo "besto > bleko" nepre mankus



esperantisto -> iai    ;-))



Fi! Kia malcxarmulo!



Dauxran agrablan amuzigxon



Bernhard

Rispondere a