Russ:
> Versxajne ne estas oficiala konvencio.
"La uzo en la Fundamento estas tamen varia, kaj trovigxas ekzemploj de
diversspecaj uzoj de majuskloj kaj minuskloj cxe tiaj cxi vortoj. La
Fundamento simple ne instruas ion klara pri majuskloj cxe tiaj cxi
vortoj."
Efektive, kaj la praktika situacio ŝajnas esti ke parolantoj de
difinitaj lingvoj klare preferas uzi kiom eble plej ofte malgrandajn
literojn (ekzemple mi pro klara influo de la itala) dum aliaj pro influo
de aliaj lingvoj preferas uzi kiom eble plej ofte grandajn literojn.
Ne temas pri granda problemo. Neniu pravas kaj neniu malpravas. Sufiĉas
konscii pri la problemo kaj en praktikaj okazoj, kiel REVO, interkonsenti.
Renato