2008/9/10 Wieland Pusch <[EMAIL PROTECTED]> > Mia demando estis, cxu ekzistas tio konvencio? Cxu mi povas trovi tion > ie skribita? Aux cxu tio estas silenta konvencio de la revuloj aux de ...? > > Laux la respondoj estas multaj opinioj, sed ne skribita konvencio. >
Versxajne ne estas oficiala konvencio. Mi jxus sercxis en PMEG (eldonita kiel "Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko", ne "Plena manlibro de Esperanta gramatiko") kaj rimarkis nekonsekvencajn ekzemplojn: p.87: "la Mediteranea maro"; "la Atlantika oceano" p.373: "la Pacifikan Oceanon" p.514-515 (titoloj de libroj) "Parnasan Gvidlibron", "Cxu vi kuiras cxine?" Krome p.511 notas pri majuskloj kaj propraj nomoj: "La uzo en la Fundamento estas tamen varia, kaj trovigxas ekzemploj de diversspecaj uzoj de majuskloj kaj minuskloj cxe tiaj cxi vortoj. La Fundamento simple ne instruas ion klara pri majuskloj cxe tiaj cxi vortoj." fojfoje minuskle, russ
