--- On Wed, 9/10/08, Wieland Pusch:
[...]
> Mia demando estis, cxu ekzistas tio konvencio?
Jes. Ekzistas. Kaj bedaŭrinde, pli ol unu, inter si malkoheraj :(
> Cxu mi povas trovi tion ie skribita? Aux cxu tio estas silenta
> konvencio de la revuloj aux de ...?
Ekzistas ne tute silentaj reguloj de diversaj redakcioj. Estas iom
kiel pri la formo de la citiloj: la PIV-oj preferas la anglalingvajn
66-99 (kaj tion trudas la usona programaro); Z preferis la tiam
regantan kutimon francan (kiun imitis la rusa kaj la pola): <<-->>;
tamen manskribe la rusoj preferis la citilojn germanajn: 99--66, kaj
tiun formon ni uzas en ReVo ...
> Laux la respondoj estas multaj opinioj, sed ne skribita
> konvencio.
> Se vi proponas "Nova testamento".
> Tiam mi demandas pli:
> Cxu ni sxangxu
> Alaska Duoninsulo
> Alaska Golfo
> Aleksandro la Granda
> Aleutaj Insuloj
> Antarkta Oceano
> Araba Duoninsulo
> Araba Maro
> Arkta Oceano
> Aŭstrala Krono
> Azova Maro
> en ReVo? Mi nur trarigardis la a-indekson. Golfo (ne temas pri la
> auxtomobilo) ne estas nomo, cxu? Mi trovis pli da ekzemploj por
> majuskla dua vorto en nomo ol minuskla.
Ĉi tiuj nomoj ne estas strukture egalaj:
> En la rusa Aleksandro la Granda estas
> Александр Македонский
> aux
> Алекса́ндр Вели́кий.
> almenaux laux ru.wikipedia.org
> Do ankaux en la rusa oni povas skribi du vortoj kun
> majuskloj?
Jes. La kroma parto de la nomo estas majuskla, sed ĝi estas
nomepiteto. Tia nomepiteto eĉ povas apartiĝi kaj resti samsignifa
propra nomo:
Jesuo (la) Kristo => Kristo
Friedrich Barbarossa => Barbarossa
Sammaniere la rusa gramatiko rigardas ankaŭ la numerojn, malgraŭ ke ĉi
tiuj neniam funkcias memstare:
Пётр Первый
Petro la Unua.
Tia majuskligo ja povas helpi kiam necesas apartigi la okazan sencon
de la numeralo en la frazo disde la fiksita en la nomo:
"Petro la Unua ne estis la unua al kiu tio okazis" ktp.
> Interesa estas ankaux "Северный Ледовитый океан". Laux mia malbona
> kono de la rusa "Norda Glaciita oceano"
Jes, proksimume. Pli ĝuste, "glacioza" (glaciriĉa). En ĉi tiu nomo
la vorto "oceano" ne estas rigardata kiel nomo propra aŭ nomepiteto.
> Tamen min ne interesas la rusa lingvo sed Esperanto.
> Cxu estas alia signifo se mi skribas "Aleksandro la Granda" aux
> "Aleksandro la granda"?
Jes. En "Aleksandro la Granda" oni ne repondumas pri la nompetiteto,
ĝi aperas kiel parto de la nomo; nenio malhelpas, ke la skribinto
opinias Aleksandron ne granda.
Male, en "Aleksandro la granda" la epiteto apartenas al la skribinto,
tiun kvalifikon li mem aplikas.
Pli interesa estas "Aŭstrala Krono" (cetere, kial "Aŭstrala"? Kial ne
pli simple "La SUDA Krono" -- kiel en la rusa?). Tie ja ne temas pri
"krono" -- samkiel la Granda Ursino ne estas "ursino". T.e. "Alaska
duoninsulo" certe estas "duoninsulo", dum "la Granda Ursino" neniel
estas "ursino" (kaj sekve postulas majusklon).
Resume, vorto tutminuskla estas honesta vorto plensenca. Vorto kun
komenca majusklo estas ĉiam dubinda kaj ofte malvera.
--
Sergio