Marc Bavant skribis, 7.9.2008 22:43:

> (1) Stranga formo. Se cxiuj uzas Galileo, kial preni alian formon?

Cxu mi gxuste komprenis, ke vi opinias la formon "Galilejo" iel 
stranga? Gxis nun mi pensis, ke gxi simple estas la gxenerale 
akceptita esperantigo por la nomo de la itala sciencisto. Rapida 
foliumado ie-tie montras, ke pri Galilejo parolas almenaux Wüster, 
Waringhien, Minnaja kaj cxiuj PIV-oj. -- Galileo estas vorto 
geografia. Pri la nomo de la kosma sondilo aux de la Euxropa 
gps-sistemo oni ja povas diskuti.

Harri

Rispondere a