Saluton,

> >  Marc Bavant skribis:
> >> (1) Stranga formo. Se cxiuj uzas Galileo, kial preni alian formon?
> >
> >  Galileo estas nomo. Ĉu vi estas konata nur kaj ĉiam kiel Marc?
>
> Interese.  Mi neniam pripensis ĉi tion, tamen post via informo mi nun
> pensas, ke eble pli konforma al la Renesanca tradicio estus uzi la
> antaŭnomon.  Oni ja diras "Leonardo" (prefere ol "da Vinĉi"),
> "Mikelanĝelo" (prefere ol "Buonarotti").

Hm! Interesa afero...
Via rimarko medit-igas...

"Da Vinĉi" ne estas familinomo (simple li naskiĝis en Vinĉi). La familinomo de 
Leonardo estas nekonata aŭ (pli verŝajne) tute neekzistanta.
Verŝajne, li estis filo de toskano kaj de (ĉu mezorienta?) sklavino... sed tio 
estas tro freŝa fluo en la historia esplorado por diskuti plue.

"Michelangelo Buonarroti" estas kaj la fama pentristo kaj unu el kompilantoj de 
la "Vocabolario della Crusca", t.e. la ĉefa itala vortaro. Ili estis respektive 
onklo kaj nevo. :)
En tiu kazo, la uzo de la nura "Mikelanĝelo" por indiki la pentriston estas 
bona kaj taŭga afero. (mi opinias ke "il Buonarroti" estas uzata nur en 
Italujo, ĉu ne?)

Ĉiukaze, "Galileo" (tiel) estas ankaŭ lando... kaj do la patronomo (kiu eĉ tre 
similas al la nomo mem) tute utilas kaj taŭgas por klareco.


> > Galilei ne estas familinomo... ankaŭ se la plejmulto opinias
> > tion... sed patronomo (kaj do Galilejo).
>
> Amuze (kvankam mi ne tute komprenis vian klarigon -- el ĝi mi
> konkludas ke temas pri la antaŭnomo de la avo, dum la patro ja estis
> Vincenzo -- ĉu?).  Iom simile al la redukto "Aviceno => ibn Sina",
> pri kiu mi skribis en ReVo ĉe http://reta-vortaro.de/revo/

Nepre jes. :)
"Patronomo" ofte ne estas "nomo de patro" sed simple "nomo de grava avo".


Avicene via

Antonio Codazzi

Rispondere a