> > Pollando estas la plej ofte uzata. Polujo estas same bona, do mi gxin
> > priskribis kiel sinonimo.
> > Polujo estas evitinda, tamen foje uzata kaj mi sendas leganton al difino
cxe
> > Pollando.
> 
> Mi tute malkonsentas ke Polujo estas evitinda! Kial vi asertas tion,
> precipe kiam vi JXUS skribis ke "Polujo estas same bona"?

Dankon Russ. Vi pli bone legas ol mi skribas ;)
Mi celis skribi, ke _Polio_ estas evitinda (kion oni povas rimarki en la
artikolo).
Iel gxi similas al la malsanonomo aux signifas Pol-ion (do, polan ion?).

> La -ujo-landonomoj estas ne nur bonaj sed Fundamentaj (do lauxdifine
> gxustaj) kaj uzitaj de Zamenhof kaj la aliaj malnovaj Esperantistoj,
> kaj argumenteble la plej MALevitindaj formoj. (Legu la pensigan
> interesan libron "Rusoj logxas en Rusujo"... La historio de Esperantaj
> landonomoj pli interesas ol mi supozis...)

Verdire, mi ankaux preferus Polujon, sed Pollando estas historia formo
kaj mi timas ke poloj min "formordus" pro uzado de formo Polujo :D

--
Sebastian

Rispondere a