Wolfram Diestel skribis: > Sebastian Cyprych: poli2 > ( http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/poli2.html )
Tiu "poli/o" estas en la difino nomata "prefikso". En tia okazo temas pri neoficiala prefikso, kaj - se mi bone komprenis la ReVo-regulojn - ghi tute ne havu apartan artikolon. Anstatue "poliomjelito", "polibulbito" k.t.p. havu po unu apartan artikolon. En "http://reta-vortaro.de/revo/art/poli1.html" (la lando "Polio") estas parolo pri la malsano polio: "Ne konfuzu kun 'polio' (malsano)". Shajnas al mi, ke "polio" mem ne estas malsano, sed nur neoficiala prefikso en iaj vortoj por malsanoj (au radikoparto de familio de malsanoradikoj). Io devas esti korektita. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
