Bertilo: >Wolfram Diestel skribis: > > > Sebastian Cyprych: poli2 > > ( http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/poli2.html ) > >Tiu "poli/o" estas en la difino nomata "prefikso". >En tia okazo temas pri neoficiala prefikso, kaj - se mi >bone komprenis la ReVo-regulojn - ghi tute ne havu apartan >artikolon. Anstatue "poliomjelito", "polibulbito" k.t.p. >havu po unu apartan artikolon.
Vi tute pravas. Kelkaj tamen spite enkondukis artikolojn por neoficialaj prefiksoj, sed la "derivajxoj" restas en apartaj artikoloj. >En "http://reta-vortaro.de/revo/art/poli1.html" (la >lando "Polio") estas parolo pri la malsano polio: >"Ne konfuzu kun 'polio' (malsano)". Shajnas al mi, >ke "polio" mem ne estas malsano, sed nur neoficiala >prefikso en iaj vortoj por malsanoj (au radikoparto >de familio de malsanoradikoj). > >Io devas esti korektita. Nu certe. Sxajnas, ke Sebastian iom eksperimentas por lerni. "Polio" ne povas havi alian signifon, ol "Pollando". Ecx se oni akceptus enkondukon de etimologia prefikso "poli-", tio ne donus ekzistorajton al ties o-derivajxo (kaj miaopinie tio estas pruvo pri tio, ke ne temas pri prefikso en la kutima Esperanta signifo). Kore, Marc
