Saluton cxiuj
        
> -- jxeromo: --
> la kutimo de revo pri landnomoj estas
> 
> 1e - en artikolo "iks" estu "iksujo" kun difino "lando ktp"
> 2e - en aparta artikolo "iksi" estu iksio kun resendo al "iskujo"
> 3e - neniu formo estas markita kiel evitinda.
> 
> mi do vidas nenian pravigon por marko de evitindeco cxe "-io"-landnomoj.

Do, mi sxangxas la cxefan parton al -ujo formo kaj cxiujn aliajn
resendas tien.
Mi ankaux forprenas -io formon al aparta artikolo.

> -- Luiz: --
> > Bedauxrinde, tion mi ne komprenis.
> ci tie estas unue sendo al Francujo, la difino.
> post tio venas frazo, kie aperas "francio".
> 
> Simile ce "pord/o" unue venas la difino.

Danke al ekzemploj mi fine komprenis :)
La referoj estis en malgxustaj lokoj - ili estu en <dif> parto.

Vere, la artikolo sxajnis malkomplika ... ;)
Mi sendas korektojn, tamen mi ankoraux ne ricevis konfirmojn de ricevo de la
hierauxaj.
Espereble la artikolo jam estos suficxe gxusta por gxin ... plu prilaboradi
;)

Dankeme kaj plenestime

--
Sebastian

Rispondere a