2008/10/1 Cyprych Sebastian <[EMAIL PROTECTED]>:
> Dankon Russ. Vi pli bone legas ol mi skribas ;)
> Mi celis skribi, ke _Polio_ estas evitinda (kion oni povas rimarki en la
> artikolo).
> Iel gxi similas al la malsanonomo aux signifas Pol-ion (do, polan ion?).

Haha, do bone, jes mi konsentas ke la lando prefere ne estu malsano. :)

> Verdire, mi ankaux preferus Polujon, sed Pollando estas historia formo
> kaj mi timas ke poloj min "formordus" pro uzado de formo Polujo :D

Nu male, Polujo estas la historia formo.  (Mi estas leganta tekstojn
kaj parolojn de Zamenhof lastatempe, kaj li mem uzis "Polujo", same
kiel cxiuj origine.)  Ial "Pollando" plipopularigxis, kaj tiam la
Akademio benis gxin (kaj la io-landonomojn), spite tion ke la nomo
"Pollando" ne sekvas la fundamentan "ujo"-regulon nek internaciecas,
sed nur anglecas (la angla havas "Poland", sed plejmultego de aliaj
lingvoj ne havas similajn nomojn kun "land" por Polujo... do kiel
"Pollando" vere pravigeblas en si mem?  (Krome gxi prezentas subtilan
parolan konfuzon pri tiu duobla "ll" do homoj emas diri "Polando"
anstataux "Pollando" ... sed tio estas sendependa afero. :)

Simile pri la Esperanto landonomo "Svislando", kiu similas al la angla
nomo "Switzerland" sed ne al plejmulto de alilingvaj nomoj por
Svisujo... do strange ke tiuj 2 anglecaj "lando"-nomoj igxis tiom
popularaj en Esperanto.)

Cxiuokaze mi garantias ke almenaux IUJ poloj ne formordus vin pro
uzado de "Polujo". :)

polujeme,
russ

Rispondere a