Marc Bavant skribis: > Bertilo:
>> En "http://reta-vortaro.de/revo/art/poli1.html" (la >> lando "Polio") estas parolo pri la malsano polio: >> "Ne konfuzu kun 'polio' (malsano)". Shajnas al mi, >> ke "polio" mem ne estas malsano, sed nur neoficiala >> prefikso en iaj vortoj por malsanoj (au radikoparto >> de familio de malsanoradikoj). >> Io devas esti korektita. > Nu certe. Sxajnas, ke Sebastian iom eksperimentas por lerni. "Polio" ne > povas havi alian signifon, ol "Pollando". Ecx se oni akceptus enkondukon de > etimologia prefikso "poli-", tio ne donus ekzistorajton al ties o-derivajxo > (kaj miaopinie tio estas pruvo pri tio, ke ne temas pri prefikso en la > kutima Esperanta signifo). Tamen tiu komento pri la "malsano 'polio'" esence esprimas ion esprimindan. Multaj pensas, ke ekzistas en Esperanto vorto "polio", kiu havas la signifon de malsano (nome la malsano "poliomjelito"). Estas sufiche inde atentigi en la artikolo pri la landa vorto "Polio", ke ne temas pri tiu malsano. Sed kiel plej bone kaj plej ghuste tion vortumi, ne tuj venas al mi en la kapon... Eble jene: "Atentu, ke ne temas pri tiu malsano, kiu en multaj lingvoj nomighas "polio". Tiu malsano nomighas en Esperanto "poliomjelio" [kun ligilo al la artikolo pri "poliomjelito"]. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
