Bertilo:
> Marc:
> 
> > Bertilo:
> 
> >> Teodoro Sankaro demandis:
> 
> >>> Mi ne
> >>> povas elfosi aliajn ekzemplojn el mia memoro ol la jam menciitaj 
> >>> "postea" kaj "vivui". Cxu iu havas aliajn ekzemplojn?
> >> Ankau mi nun ne povas memori aliajn ekzemplojn.
> 
> > Ekzistas amaso da potencialaj ekzemploj: nome la a-derivajxoj de Xo, kie X 
> > estas adjektivkaraktera radiko (ekz-e "varmoa"),
> 
> Jes, sed "varmoa" kaj similaj formoj estas formoj proponitaj, sed lau 
> mia scio neniam ajn uzataj praktike.

Gxuste tion mi celis per mia "potencialaj".

> Vi menciis ankau "posteulo", "unuaeco" k.s. Tiaj vortoj ja
> ekzistas, sed mi pensis pri la tipo en kiu vortklasan finajhon
> rekte sekvas alia vortklasa finajho. 

Mi volis montri, ke la demando estas pli vasta, ol tio. Se oni akceptas 
"unuaeco", ne povas ekzisti regulo, kiu kondamnus "unuaigi", "unuaulo" ks, sed 
ankaux "unuao", "unuai" estas plene pravigitaj, cxar "unu-a-" kondutas kiel 
adjektivkaraktera radik(al)o. Tamen la pleonasma (laux la terminologio de 
Saussure) "unua-a" estas preskaux certe kondamninda, cxar tute senutila apud 
"unua"... kvankam mi subflaras, ke eblus trovi senconuancon inter "unue" kaj 
"unuae".

Estas interese rimarki, ke ankaux "post-e-" kondutas kiel adjektivkaraktera: 
"postea", "posteo" (=posteeco), "postei" (esti postea) estas same plene 
pravigitaj, kiel "posteulo". Ecx "postee" povus ekzisti kiel sinonimo de 
"poste", sed nur en la tempa signifo.

La elekto konservi "-e" aux "-a" sxajnas pli-malpli arbitra. Oni povintus diri 
"unueeco", sed versxajne "unuea" havus alian signifon ol "unua" pro la tempa 
nuanco de "unue".

> Tiaspecaj vortoj estas
> vere tre maloftaj. Mi konas nur "postea" kaj "vivui".
> 
> Sed maloftegeco ne nepre egalas al erareco au evitindeco.

Jes. Tial mi favoras RAR, anstataux la proponitan EVI.

Kore,

Marc

Rispondere a