2008/10/14 jvachey: [...]
> (normale konservigxas finajxoj ankaux por faciligo de elparolo, iom > varie laux naciaj kaj personaj kutimoj: ofte "o" en "nuks(o)rompilo" > kaj similaj, kelkfoje "i" en "viv(i)pova" kaj similaj, iom eksmode > "e" en "multehoma" kaj similaj -- sed versxajne ne tion vi celis.) Jes. Kaj mi diras "lastAfoje", ne lastOfoje. Kompreneble ankaux "unuAfoje". Ankaux "suprENiri". > koncerne "postea" mi ne favoras gxian konservon en revo, se revo > restu priskriba vortaro. miaopinie ni prefere registru "posteulo"n > kaj rimarko klarigu kial oni kreis tiun formon. Tamen mi ricevis 564 trafojn per la Kukolo por posteaj?n?, http://www.google.be/search?hl=eo&lr=lang_eo&q=postea+OR+postean+OR+posteaj+OR+posteajn+%2Bkaj+%2Bestas&start=90&sa=N kaj ni havas gxin en vortaroj. -- Sergio
