Teodoro: > Mi ne > povas elfosi aliajn ekzemplojn el mia memoro ol la jam menciitaj > "postea" kaj "vivui". Cxu iu havas aliajn ekzemplojn?
marc intertempe menciis "unuaeco". efektive dum ido havas rangan sufikson en "duesma" "triesma" ktp, e-o uzas "dua" "tria" por la ranga senco de nombroj. pro tio tiu a-finajxo ricevas rangan signifon kaj restas en kunmetoj: "unuaeco" "unuaajxo" "triajarcenta"... se ne temas nur pri vortklasaj finajxoj, ankaux estas enciindaj "si*n*defendo" kaj similaj, "antaux*en*igi" kaj similaj, malofta "cxio*n*pova" fronte al pli ofta "cxiopova", kaj la -o kaj -a finajxoj de tabelvortoj se oni rigardas ilin normalaj vortklasiloj (kio miaopinie ne gxustas en "ti*a*speca", "neni*o*fara"... ankaux kelkaj vortigoj de frazetoj konservas finajxojn: la floro "neforgesumino" kaj eble aliaj... (normale konservigxas finajxoj ankaux por faciligo de elparolo, iom varie laux naciaj kaj personaj kutimoj: ofte "o" en "nuks(o)rompilo" kaj similaj, kelkfoje "i" en "viv(i)pova" kaj similaj, iom eksmode "e" en "multehoma" kaj similaj -- sed versxajne ne tion vi celis.) koncerne "postea" mi ne favoras gxian konservon en revo, se revo restu priskriba vortaro. miaopinie ni prefere registru "posteulo"n kaj rimarko klarigu kial oni kreis tiun formon. jxeromo
