Marc:

> Bertilo:

>> Teodoro Sankaro demandis:

>>> Mi ne
>>> povas elfosi aliajn ekzemplojn el mia memoro ol la jam menciitaj 
>>> "postea" kaj "vivui". Cxu iu havas aliajn ekzemplojn?
>> Ankau mi nun ne povas memori aliajn ekzemplojn.

> Ekzistas amaso da potencialaj ekzemploj: nome la a-derivajxoj de Xo, kie X 
> estas adjektivkaraktera radiko (ekz-e "varmoa"),

Jes, sed "varmoa" kaj similaj formoj estas formoj proponitaj, sed lau 
mia scio neniam ajn uzataj praktike.

> por kiuj necesas aleturnigxi per malpli ampleksaj kunmetajxoj (X-rilata, 
> X-apartena...).

Jes.

Vi menciis ankau "posteulo", "unuaeco" k.s. Tiaj vortoj ja
ekzistas, sed mi pensis pri la tipo en kiu vortklasan finajhon
rekte sekvas alia vortklasa finajho. Tiaspecaj vortoj estas
vere tre maloftaj. Mi konas nur "postea" kaj "vivui".

Sed maloftegeco ne nepre egalas al erareco au evitindeco.

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a