> Tamen tiu vorto estas tre stranga: Meti unu vortklasan finajhon apud > alian tute ne eblas en Esperanto. Nek en ReVo nek en la Tekstaro de > Esperanto mi sukcesis trovi iun alian uzon de du vortklasaj finajhoj > uzataj kune.
El la "Plena Gramatiko de Esperanto" en la Fundamenta Krestomatio: Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la cxefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finigxoj estas rigardataj ankaux kiel memstaraj vortoj. Do principe ja eblas en Esperanto; sed principo kaj praktiko estas malsamaj aferoj. Cxu la parolantaro fakte faros tiajn vortojn? Mi ne povas elfosi aliajn ekzemplojn el mia memoro ol la jam menciitaj "postea" kaj "vivui". Cxu iu havas aliajn ekzemplojn?
