marc: > Plejmulte la vortoj el la 9a OA jam ekzistas en REVO kaj havas sian > difinon. Mi proponas konsideri la difinon en la OA principe preferinda, > cxar polurita per longa diskutado en internacia grupo, tamen neniel > netusxebla, do iasence adaptenda.
jes, versxajne en iuj okazoj la oficiala difino ne ekzakte koincidas kun la tuto de komunuza senco, do ni pripensu, cxu necesas adapto aux subsencigo de la oficiala difino. laux unua trarigardo ekzemploj estus "bemolo" difinata kiel signo de tonmalaltigo gxenerale (ne de duonduta malaltigo), "klitoro" implice difinita kiel nur homa organo, "etnologio" studanta diferencojn inter etnoj (ankaux komunajxojn, cxu?), "persvadi" iganta iun agi (sed en efektiva uzo ofte signifanta "insistegi" ne nepre sukcese, kontraste al "konvinki")... jxeromo
