Marc:

> Bertilo:

>> Jheromo skribis:

>>> laux unua trarigardo ekzemploj estus "bemolo" difinata kiel
>>> signo de tonmalaltigo gxenerale (ne de duonduta malaltigo)
>> Efektive indegas aldoni mencion de duonduto. La sola kialo, ke
>> ghi mankas en la difino en 9OA, estas tio, ke tiuj difinoj uzas
>> nur vortojn jam oficialajn au oficialigitajn samtempe en 9OA.
>> Ni ne volis en 9OA oficialigi la vorton "duto" (pro diversaj
>> kialoj), kaj tial ni decidis elturnighi per iomete neidela,
>> sed tamen akceptebla difino, kiu ne mencias la ekzaktan
>> karakteron de la malaltiga efiko de bemolo.

> Do cxi-okaze ne temas pri pli gxenerala senco, sed pri tio, 
> ke la Ak-a difino estas malpli preciza, cxu? 

Jes.

> En tiaj okazoj la redaktanto mem decidu, cxu preni la Ak-an
> difinon kun tauxga modifo, aux konservi la nunan.

Gravas la senco, ne la preciza vortumo. Estas fakto, ke
bemolo temas pri duonduta malaltigo. Indas tion mencii,
se oni ne havas specialan kialon por rezigni pri tiu
detalo en la difino. Tian specialan kialon havis la
Akademio.

La nuna difino en ReVo uzas la terminojn "duontono"
kaj "unutono". Ili estas strangaj. Sed la celita
senco de la difino ja estas ghusta.

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a