Jxeromo: > > marc: > > Plejmulte la vortoj el la 9a OA jam ekzistas en REVO kaj havas sian > > difinon. Mi proponas konsideri la difinon en la OA principe preferinda, > > cxar polurita per longa diskutado en internacia grupo, tamen neniel > > netusxebla, do iasence adaptenda. > > jes, versxajne en iuj okazoj la oficiala difino ne ekzakte koincidas kun la > tuto de komunuza senco, do ni pripensu, cxu necesas adapto aux subsencigo de > la oficiala difino. laux unua trarigardo ekzemploj estus "bemolo" difinata > kiel signo de tonmalaltigo gxenerale (ne de duonduta malaltigo), "klitoro" > implice difinita kiel nur homa organo, "etnologio" studanta diferencojn inter > etnoj (ankaux komunajxojn, cxu?), "persvadi" iganta iun agi (sed en efektiva > uzo ofte signifanta "insistegi" ne nepre sukcese, kontraste al "konvinki")... >
Konsentite. Por iuj vortoj la afero povas montrigxi tikla, sed ne pli komplika, ol por normala redaktado. Ni provu konservi kiom eble plej de la Akademia materialo, sed tion oni faru klere. Kore, Marc
