Bertilo: > Jheromo skribis: > > > laux unua trarigardo ekzemploj estus "bemolo" difinata kiel > > signo de tonmalaltigo gxenerale (ne de duonduta malaltigo) > > Efektive indegas aldoni mencion de duonduto. La sola kialo, ke > ghi mankas en la difino en 9OA, estas tio, ke tiuj difinoj uzas > nur vortojn jam oficialajn au oficialigitajn samtempe en 9OA. > Ni ne volis en 9OA oficialigi la vorton "duto" (pro diversaj > kialoj), kaj tial ni decidis elturnighi per iomete neidela, > sed tamen akceptebla difino, kiu ne mencias la ekzaktan > karakteron de la malaltiga efiko de bemolo.
Do cxi-okaze ne temas pri pli gxenerala senco, sed pri tio, ke la Ak-a difino estas malpli preciza, cxu? En tiaj okazoj la redaktanto mem decidu, cxu preni la Ak-an difinon kun tauxga modifo, aux konservi la nunan. Kore, Marc
