Saluton, Mi komencis alkonformigi REVO-n kun la 9a OA per nur kelkaj artikoloj (bedauxrinde nenio aperas de miaj hierauxaj redaktoj).
Tio postulas kelkajn regulojn, kiujn mi proponas por diskuto kaj por tiuj, kiuj volus kunhelpi. * Aldono de ofc Oni aldonu elementon ofc cxe la artikola kapvorto, sed ankaux cxe cxiuj kapvortoj de derivajxoj cititaj en la 9OA. Ekz-e agres/i kaj agres/ema estu markitaj per <ofc>9</ofc>. Tio estas diskutinda sinteno, cxar gxis nun la ofc-elemento aperas nur cxe la artikola kapvorto, krom en okazo de Fundamentaj vortoj, kiuj ricevas ofc-elementon ankaux se derivitaj. Cxar Bertilo disponigis la kompletajn tekstojn de cxiuj OA en la Akademia retejo, ni povas nun aldoni tiun informon al cxiu koncerna derivajxo. Ni bone konsentu pri la signifo de tio: se vorto konsistas nur el oficialaj eroj, gxi estas oficiala, sendepende de ekzisto aux neekzisto de ofc-elemento. Sed oficiala vorto, kiu plie aperas en la Fundamento aux en posta listo de OA, havas iom alian statuson, kiun indas indiki per ofc-elemento. * Ekzemploj cxe ekzistantaj vortoj Oni provu enkonduki cxiujn Akademiajn ekzemplojn, kun <bib>9OA</bib> kiel fontindiko (la koncerna bibliografia mallongigo ankoraux ne ekzistas). * Novaj radikoj, vortoj, sencoj Se iu radiko de la 9OA ne ekzistas en REVO, oni simple enkonduku la koncernan artikolon kaj kopiu en gxin la Akademian materialon. Kiel fontindikon de la koncernaj derivajxoj oni faru kiel kutime, t.e. sercxu en PV, PIV1, PIV2 aux aliaj auxtoritataj vortaroj. Oni simile faru, se temas pri ankoraux neregistrita vorto aux senco de vorto. * Difinoj cxe ekzistantaj vortoj Plejmulte la vortoj el la 9a OA jam ekzistas en REVO kaj havas sian difinon. Mi proponas konsideri la difinon en la OA principe preferinda, cxar polurita per longa diskutado en internacia grupo, tamen neniel netusxebla, do iasence adaptenda. a) Necesas interalie adapti la konvenciojn pri interpunkcio kaj mallongigoj. Interpunkcio ne estas unueca en REVO, cxiu do uzu sian kutiman konvencion. b) Necesas certigxi, ke la difino ne uzas neekzistantajn vortojn. Oni povas fidi la Akademianojn, ke ili ne uzis neoficialan radikon en la difinoj aux ekzemploj, sed povas aperi vortoj oficialaj, kiuj ne ekzistas en la vortaro. Se tiel okazas, necesas aux modifi la difinon, aux enkonduki la mankantan vorton. Ekz-e "akupunkturo" estas difinata per "kuracmetodo". La indeco de la speciala termino "kuracmetodo" ne sxajnas evidenta kaj se oni gxin anstatauxigas per la klara "kuraca metodo" nenio grava perdigxas. Male por la difino de "adrenalino", kiu uzas "surrena", necesas enkonduki la novan derivajxon "surrena". c) Necesas aldoni lauxbezonajn referencojn en la difinoj, precipe cxe sciencaj terminoj difinitaj per supernocio. d) Provizore la malnova difino povas resti kiel komento (t.e. inter <!-- kaj -->). Kore, Marc
