Wieland:
>Friday, November 7, 2008, 2:19:01 PM, mjb0_wanadoo/vi skribis:
>m> Mi vidas du problemojn:
>m> (1) Ne plu aperas la ligiloj en la bibliografiaj pagxoj; tio estas tre 
>malutila.
>Kvankam mi ne povas helpi vin, nur Wolfram povas. Mi ecx ne komprenas
>la problemon. Cxu povas klarigi pli detale?

La problemo ne ekzistas: mi ne rimarkis la ligilojn, cxar ilia koloro 
preskaux identas kun tiu de la cxirkauxa teksto

         http://www.reta-vortaro.de/revo/dok/bibliogr.html


>m> (2) Mankas la informo pri "9OA", kiun mi antauxnelonge proponis, do
>m> la redaktoj kun referenco al tiu bibliografiajxo kreas malplenan
>m> fontindikon.
>Ankaux nur Wolfram povas fari tion. Cxu vi sendis al li persone
>mesagxon kun cxiuj informoj bezonataj? Li momente ne regule kaj ne
>detale legas la liston kaj ne sekvas cxiujn diskutojn. (Mi ankaux ne)

Mi jam sendis al vi ambaux la proponon. Cxiuokaze mi devas rerigardi la 
aferon, cxar vidis, ke pluraj nunaj ligiloj montras al miaj iamaj pagxoj, 
ne plu ekzistantaj.

Kore,

Marc



Rispondere a