Kara Wieland, Dankon pro via klopodo. Tamen la listo nunmomente ne multe helpas min, cxar gxi entenas tro multe da kapvortoj ekde la komenco a. Nun mi planas, ke mi donu japanajn tradukojn unue al la kapvortoj, kies radiko aperas en la listo de BRO (Baza Radikaro Oficiala) de la Akademio. Se per via programo mi povos listigi nur oficialajn radikojn kun difinita komencolitero (ekz. b: "babil-, bacil-, bagatel-, bak- ktp"), tio pli helpos min.
Amike Vastalto (HIROTAKA Masaaki) Wieland Pusch <[EMAIL PROTECTED]> skribis: >Kara Masaaki , > >sur la pagxo >http://www.reta-vortaro.de/cgi-bin/mx_trd.pl?lng=ja >vi trovas liston de vortoj kiuj ne estas tradukita al la japana en >ReVo. >http://www.reta-vortaro.de/cgi-bin/mx_trd.pl listas la lingvojn. >Per klako cxe "traduki" vi saltas al la redaktilo al la fino de >tio derivajxo / senco por aldoni la tradukon. > >Cxu tio estas uzebla? > >Cxu vi havas ideojn kiel plibonigi? > >-- >amike > Wieland mailto:[EMAIL PROTECTED]
