wieland:
> Mi nun kontrolas al la dtd-formaton kiel uzas Wolfram kaj 
> aldone cxu la lingvo de la tradukoj estas konataj kaj cxu la markoj 
> komencas per la artikolo. 
> Cxu iu konas alian oftan eraron, kion oni povas auxtomate malkovri? 

- pli precize cxu la markoj komencigxas per /<artikolo>.[^\.]*0/ (oni ofte 
forgesas la nulon, kaj tio poste aperas en la eraro-listo)

- cxu la fako estas konata

- eventuale cxu la stilo estas konata

- <ref sen cel= (ankaux ofta en la erarolisto)?

dum ioma provo mi notis ankaux jenajn proponojn:

- en "ŝanĝo"-tekstujo "klarigo de la sxagxxo" estu "klarigo de la sxangxo"

- [helpo] kaj [dtd]-butonoj aperu prefere alikolore aux iel malsimile al 
butonoj de xml-markoj

- [drv]: mankas en gxi dif kaj cetere butono [dif] mankas

- [drv]: entenas snc sen mrk (nu, mi kutime uzas cxie <snc mrk="...", ecx kiam 
estas unu senco, tiel ke oni povu referenci rekte al la senco.  sed tio estas 
redaktomaniero neniel deviga.)

- [fak] mankas

- miaopinie "redakti <artikolo>", la tekstujo por [redaktista] retposxtadreso 
kaj ceteraj redaktinformoj, kaj la averto "vi ne estas registrita kiel 
redaktanto" aperu kune, prefere supre de la pagxo

amike

jxeromo

Rispondere a