--- On Wed, 11/5/08, Marc:
> Sebastian:

>> Cxu mi bone memoras ke iam oni konsilis ke oni gxenerale traduku
>> sencojn, ne derivajxojn?

> Mi ne scias, sed tia regulo, se gxi ekzistas, ne povas esti
> absoluta.

Mi ĉiam strebas sekvi tian regulon.  Ofte tio postulas disigon de la
originala difino, kiu konfuzas malsamajn sencojn; tiel la kontrolo per
naciaj lingvoj helpas pli bone malkonfuzi la difinojn.

Jen kurioza ekzemplo: la fundamenta vorto "sobra".  Ĝiaj tradukoj en
la Fundamento estas konfuzaj: la franca "sobre" estas absolute alia
afero ol la rusa-pola trezvyj.

Fakte, jam la latina etimo estis malsobre konfuza: ĝi estis kaj
"modera", kaj "malebria".  La franca lingvo retenis nur la sencon
"modera, aŭstera, asketa"; dum Z uzis ĝin laŭ la senco rusa-pola, por
kiu en la komuna franca lingvo ŝajne ne ekzistas unuvorta esprimo; mi
tradukus ĝin per "lucide", tamen oni apenaŭ uzus tian vorton en
ĉiutaga interparolo.

La angla lingvo ŝajne konservis ambaŭ sencojn de la latina vorto; oni
do povas diri "sober reflection" kun la senco proksima al la rusa (dum
la franca "une chaise sobre" estas por ruslingvano same galimatia,
kiel "une chaise lucide"); kaj tial la bibliaj uzoj laŭ la
rusa-pola-greka-Zamenhofa uzo de "sobra" ŝajnas pravigeblaj, ekz-e en
1Pet 5:8:

,----
| Estu SOBRAJ, vigladu; via kontrauxulo, la diablo, kiel leono
| blekeganta cxirkauxiras, sercxante, kiun li povos forgluti
| 
| (KJV:) Be SOBER, be vigilant; because your adversary the devil,
| as a roaring lion, walketh about, seeking whom he may devour
| 
| [Klementa Vulgato:] SOBRII estote, et vigilate: quia adversarius
| vester diabolus tamquam leo rugiens circuit, quærens quem devoret .
|
| (German Luther 1912) 1 Peter 5:8 Seid NÜCHTERN und wachet; denn euer
| Widersacher, der Teufel, geht umher wie ein brüllender Löwe und sucht,
| welchen er verschlinge.
`----

Mi tamen dubas, ĉu la francoj povas ĝuste kompreni kion celas la
koncerna (mis)traduko franca:

,----
| (French Darby) Soyez SOBRES, veillez: votre adversaire, le diable,
| comme un lion rugissant, rôde autour [de vous], cherchant qui il
| pourra dévorer.
`----

Estas interese, ke en la ortodoksa liturgio laŭ Johano la Orbuŝulo la
unua peto de la eŭkaristia preĝo diras:

,----
| Pastro: Ili (la komuniaĵoj) estu al la komuniiĝantoj por SOBRADO DE LA
| ANIMO, por pardonado de pekoj, por komunio de Via Sankta Spirito, por
| pleneco de la Ĉiela Regno, por maltimo antaŭ Vi, ne por juĝo kaj
| kondamno.
`----

La tradukintoj de tiu liturgio en la francan probable pli bone
komprenis la francan ol la tradukistoj de Biblio, kaj konsciis ke
"sobriété" ĉi tie malkonvenas; tial ili tradukis "sobradon" per pli
abstrakta "purigo":

,----
| PRÊTRE : Afin qu’ils [= les saints dons] deviennent pour ceux qui les
| reçoivent PURIFICATION DE L’ÂME, rémission des péchés, communion du
| Saint Esprit, plénitude du Royaume des cieux, gage de confiance en toi
| et non jugement ou condamnation.
`----

-- 
Sergio



      

Rispondere a