--- In [email protected], Renato Corsetti <[EMAIL PROTECTED]> wrote: > > Peter: > > > > Por mi "eksperto" kaj "fakulo" estas sinonimoj. > > > AnkaÅ por mi. En la itala "esperto" estas spertulo, fakulo. Por tio, > kion vi nomas "ekspertizisto" oni uzas alian vorton "perito", kion mi > tradukus per "taksisto, prijuÄisto, oficiala taksisto, oficiala > prijuÄisto". > > Amike > > Renato >
Kara Renato, povas esti, ke mi komencas harfendi. Tamen intencas reiri al la vidpunkto de germanoj. Ni germanoj havas por tio, kiun mi iom pli detale priskribis sub la nocio "ekspertizisto" klare trafan terminon (Gutachter) kaj oficialan titolon (Sachverständiger). La dokumenton, kiu estas la laborrezulto de tiuj personoj (kiu estus do "ekspertizo", se ni interkonsentus pri "ekspertizisto") ni nomas "Gutachten" au "Expertise" kaj fine la agadon "begutachten" (do la necesa esplorado cxe la koncerna objekto), kiu do devus esti "ekspertizi". Gxis tiu punkto la afero sxajnas esti al mi klara, despli, cxar tiuj esprimoj estus por germano supraj nocioj por cxiuj kazoj, en kiu edukita, ekzamenita kaj aprobita persono donas science bazitan opinion pri la koncerna demando. Gxi emfazas kaj la taksadon de valoroj de iuj objektoj, kaj multajn ceterajn demandojn, kiel kiamaniere iu incendio ekestis kaj evoluis, la sinsekvoj dum auxtomobila akcidento, psikanalizon cxe akuzito k.t.p. Dume "taksisto" estas por mia sento subranga nocio al "ekspertizisto", cxar la respondo de taksisto al ajna demando estas laux mia opinio emfazebla per ciferoj (plejparte ekvivalento al monvaloro, do la rezulto estas "Wertgutachten" aux "valor-ekspertizo"), de la ceteraj ekspertizistoj (ingxenieroj, kuracistoj, k.t.p.) oni postulas pli ampleksajn respondojn. Sed la konkludo el tiuj respondoj, ekz. cxu iu akuzito estas kulpa aux ne, cxu iu plendanto ricevu damagxrekompencon kaj se jes, kiom da, tamen en Germanio restas rezervita al la jugxisto (kiu estas nepre juristo kaj alta sxtatoficisto rolanta en kortumo) gvidanta la proceson, al kiu kontribui la ekspertizisto estas taskita. La ekspertizo estas plejparte nur unu el pluraj argumentoj, kiujn la jugxisto devas cxiuj konsideri en la verdikto. Tiuj estas la punktoj, pro kiu mi iom hezitas sinonimi "ekspertiziston" kun "jugxisto". Kiu el la legantoj konas la germanan lingvon, scias, ke "Gutachter" kaj "Richter" estas du tute diversaj aferoj. Peter
