--- In [email protected], Renato Corsetti <[EMAIL PROTECTED]> wrote: > > Kara Peter, > > La vera problemo, laÅ mi ne estas tiu. La problemo estas Äu ni bezonas > la radikon ekspertiz- kaj sekve ekspertiz-ist-o. > > Amike > > Renato >
Kara Renato, Cxu ni bezonas la radikon "espertiz/"? Nu, jes kaj eble ne. Germanoj havas kaj por mi post duonvivo malfacilas imagi, kiel estus sen gxi. Jen estas proponataj du "alternativoj", de kiuj unu estas nur subranga nocio (germane "Unterbegriff") de gxi kaj la dua iomgrade kolizias kun cetera, grave alisenca termino. Pro tio mi persone dirus jes, sed interesigxas ankaux pri vidpunkto de homoj en aliaj kulturoj. Mi certas, ke ie sur la mondo ne ekzistas "espertizistoj" kaj la homoj sekve ne sentas mankon de tiu radiko. Sed Esperanto estas tutmonda, mi tial forte subtenas la postulon, ke Esperanto devas havi ankaux radikojn por esprimi aferojn kaj ideojn, kiuj ludas absolute nenian rolon en la vivo de ordinara euxropano aux amerikano. Cxiu devas trovi en la lingvo la terminojn, kiuj necesas por esprimi la cxiutagajxojn, cxu en hejmo, cxu en la laborejo - sekve ni bezonas sume multe pli da terminoj, ol cxiu unuopulo el la esperantistaro por si mem. Peter
