2008/11/23 jv <[EMAIL PROTECTED]>:
> russ:
>> Cxu ne estas pli auxtoritataj fontoj por halovino kaj haloveno ol personaj 
>> blogoj?
>
> mi ne scias, kiel vi imagas pri auxtoritateco.  ekzistas ekzemploj de ambaux 
> formoj en vikipedio, ekzemplo de "halovino" en monato kaj ekzemplo de 
> "haloveno" en "la ondo".  kio placxus al vi?

Nu, mi imagas auxtoritatajn ekzemplojn tiajn, kiaj el Monato, La Ondo,
ktp.  Nuntempe mi nur vidas po 2 fontojn kun la aktualaj artikoloj,
cxiuj el personaj blogoj.  Cxu vi vidas pliajn fontojn kun la
artikoloj, Jxeromo, kaj mi miskomprenas ion?

Mi ne disputas ke tiaj fontoj povas ekzisti (ja mi kredas ke probable
ekzistas tiaj ekzemploj en Monato aux La Ondo).  Mi nur diras ke
tauxgus kun la artikoloj havi tiajn ekzemplojn anstataux nur personajn
blogerojn, cxu ne?  La celo de tiaj ekzemploj en ReVo-artikloj estas
doni iajn auxtoritatajn ekzemplojn, ne simple iun ajn ekzemplon, laux
mia kompreno.  Personaj blogoj kutime ne estas serioze redaktitaj kaj
ofte havas lingvajn dubindajxojn.  Almenaux mi mem ne trovas blogeron
de komencanto tre konvinka, ecx se tiu komencanto estis mi mem antaux
kelkaj jaroj. :)

amike
russ

Rispondere a