> russ: >> Cxu ne estas pli auxtoritataj fontoj por halovino kaj haloveno ol personaj >> blogoj?
jxeromo: > ekzistas ekzemploj de ambaux formoj en vikipedio, ekzemplo de "halovino" en > monato kaj ekzemplo de "haloveno" en "la ondo". kio placxus al vi? > Nu, mi imagas auxtoritatajn ekzemplojn tiajn, kiaj el Monato, La Ondo > ... > Cxu vi vidas pliajn fontojn kun la artikoloj, Jxeromo, kaj mi miskomprenas > ion? vi ne miskomprenas, mi vidas pliajn ekzemplojn retajn, ne revajn. por "halovino" mi povas preni el monato, sed iu provizu al mi la gxustan fontindikon. la malfacilo kun monato estas ke la retaj artikoloj ne surhavas referencon laux jaro kaj numero de la gazeto. kiam mi volas citi el tiu fonto mi sercxas suficxe longe, iafoje ankaux devas elfosi la paperan eldonon se mi havas. por "haloveno" mi povas preni el la ondo frazojn multe malpli signifajn, ol tiuj, kiujn mi elektis el retnotejoj. gxuste tial mi faris tiun elekton. sed bone -- cxar gazeta auxtoritato pli valoras ol ekzempla trafeco, mi sxangxos. amike jxeromo
