jv: > por "halovino" mi povas preni el monato, sed iu provizu al mi la > gxustan fontindikon.
paul: > Jen la fontloko: Walter KLAG: AŬSTRIO: Kuk-urbo (2005/02, p. 17) dankon paul. > la malfacilo kun monato estas ke la retaj artikoloj ne surhavas > referencon laux jaro kaj numero de la gazeto. > Indeksoj kun fontindikoj ekzistas pri la jaroj 1988 ĝis inkl. 2007 jes, mi kelkfoje kuragxas trasercxi la indeksojn, kelkfoje ne. la redaktado de ekzemploj kun fontindikoj estas suficxe longa parto de la laboro en revo. tial post peso inter diversaj aspektoj (trafeco kaj kvalito de ekzemploj, dato, variigo de citataj auxtoroj...) mi ankaux elektas el fontoj plej facile priskribeblaj. -- kaj mi limigas la nombron de ekzemploj, kiuj cxiuokaze estas malfacile legeblaj kiam ili multas. jxeromo
