Russ: > 2008/11/23 jv : > > russ: > >> Cxu ne estas pli auxtoritataj fontoj por halovino kaj haloveno ol personaj > >> blogoj? > > > > mi ne scias, kiel vi imagas pri auxtoritateco. ekzistas ekzemploj de ambaux > > formoj en vikipedio, ekzemplo de "halovino" en monato kaj ekzemplo de > > "haloveno" en "la ondo". kio placxus al vi? > > Nu, mi imagas auxtoritatajn ekzemplojn tiajn, kiaj el Monato, La Ondo, > ktp. Nuntempe mi nur vidas po 2 fontojn kun la aktualaj artikoloj, > cxiuj el personaj blogoj. Cxu vi vidas pliajn fontojn kun la > artikoloj, Jxeromo, kaj mi miskomprenas ion?
Ankaux mi preferus ekzemplojn el gazetoj, revuoj ks, se ili ekzistas. Blogoj povas respeguli la vivantan lingvon, sed ankaux la eraran, la nacilingve influatan. La gazetaro kutime havas filtrilon. Cetere la koncernaj radikoj ne aspektas tre utilaj kaj estas inter si konkurencaj, do la auxtoritateco de la ekzemploj estas versxajne pli grava, ol por aliaj vortoj. Kore, Marc
