Sergio Pokrovskij wrote:
> 2008/11/22 Russ Williams:
>
>> Cxu ne estas pli auxtoritataj fontoj por halovino kaj haloveno ol
>> personaj blogoj?
>
> Laŭ miaj notoj, CEED nomas ĉi tiun malkristanan feston ("demonfesto"n
> laŭ la difino de la ortodoksa eklezio) "Halovino". Probable tiu formo
> ĉefas en Usono (ĉu?).
>
> Mi mem trovas ĝin iom ĝena, ĉar unuarigarde ĝi ŝajnas indiki specon de
> vino.
>
Temas pri antikva mallongigo kiel "good-by" el "God-be-with-you": 'the
Eve of All Hallows' Day,' t. e., la tago antaŭ la festotago por ĉiuj
sanktuloj. E-en = evening, hodiaŭ mallonge eve; hallow = sanktulo. Dum
la festotago por ĉiuj sanktuloj oni ornamas tombojn kaj preĝas al kaj
por forpasintoj; dum la antaŭa tago ĉiuj malbonaj spiritoj estas
forpelitaj el la tero, la lastaj malvolonte foririntaj ĵus antaŭ meznokto.
Dekomence en Britujo oni festis la purigon de Tero, probable ligite kun
antaŭkristana antaŭvintra festo, per imito de la forterurigitaj spiritoj
en maskoj kaj vestoj. Tio iĝis porinfana maskofesto en Usono.
Ĵus kiam mi translokiĝis al Nov-jorkurbo, en mia kvartalo pupteatristo
organizis grandan spektaklon kaj paradon por lokoj infanoj en siaj tipaj
gigantaj maskoj. Tio altiris spektantojn el la tuta regiono, kaj
plenkreskuloj ekpartoprenis la gajan feston. Jaron post jaro longiĝis la
parado kaj postuliĝis pli da tereno en pli larĝaj stratoj por la
kreskanta partoprenaro kaj spektantaro. Lokaj gejoj montris sin aparte
inventemaj pri alivestado, ekaperis socia kaj politika satiro, kaj tiaj
paradoj ekaperis en aliaj urboj, aparte en gejaj kvartaloj. Nun ĝi
disvastiĝadas tra la mondo kiel geja festo.
--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <[EMAIL PROTECTED]> ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <[EMAIL PROTECTED]> ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ ||
|| Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
NOTICE: Due to Presidential Executive Orders, the National Security
Agency may have read this email without warning, warrant, or notice.
They may do this without any judicial or legislative oversight. You
have no recourse or protection.