>> Mireja:
>> Kaj por mi la reala kaj ĉefa problemo estas kiel ĝin difini en vortaro,
>> tiel estas difini ĝin plej neŭtralece kaj montrante la realecon. Tiu
>> festo kiu estis origine senca fariĝis sensenca ĉar estas ŝtelita por
>> komerco kaj gejeco.

> Arnoldo:
> Neniu aŭ nenio ŝtelas la feston for de geknaboj, kiuj ankoraŭ festas laŭ
> tradicio. Miaj najbarinetoj, havantaj 2 kaj 4 jarojn, elektis siajn
> festajn vestojn kaj iris al komuna geknaba festo kiam plenkreska geja
> festo samtempe okazis en la ĉirkaŭaĵo. Rilate komercon, ĉu ĝi
> senvalidigas kaj Kristnaskon kaj Paskon? La nun disvastiĝanta geja
> festado estas aldono al vivanta tradicio, kaj enkondukis politikan kaj
> socian elementon al la tradicio. Maskoj de politikistoj aldoniĝadas al
> tiuj de demonoj, eĉ inter geknaboj. Dum la sepdekaj jaroj tiu de Richard
> Nixon estiĝis pli kaj pli populara kaj terura.

En ĉiu festo (kaj eĉ pli ĝenerale en ĉiu afero) estas la tuj videbla 
aspekto kaj la malpli videbla.
Rigardante nur desupraĵe oni multon preterscias.
Mireja

Rispondere a