mireille.corobu wrote: >> [...]. La sola problemo estas, ĉu "Halovino" aŭ "Haloveno"? Mi emas preferi >> la duan formon, sed ne opinias tion tre grava. >> -- >> Sergio > > Kaj por mi la reala kaj ĉefa problemo estas kiel ĝin difini en vortaro, > tiel estas difini ĝin plej neŭtralece kaj montrante la realecon. Tiu > festo kiu estis origine senca fariĝis sensenca ĉar estas ŝtelita por > komerco kaj gejeco. >
Neniu aŭ nenio ŝtelas la feston for de geknaboj, kiuj ankoraŭ festas laŭ tradicio. Miaj najbarinetoj, havantaj 2 kaj 4 jarojn, elektis siajn festajn vestojn kaj iris al komuna geknaba festo kiam plenkreska geja festo samtempe okazis en la ĉirkaŭaĵo. Rilate komercon, ĉu ĝi senvalidigas kaj Kristnaskon kaj Paskon? La nun disvastiĝanta geja festado estas aldono al vivanta tradicio, kaj enkondukis politikan kaj socian elementon al la tradicio. Maskoj de politikistoj aldoniĝadas al tiuj de demonoj, eĉ inter geknaboj. Dum la sepdekaj jaroj tiu de Richard Nixon estiĝis pli kaj pli populara kaj terura. -- ++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++ ||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <[EMAIL PROTECTED]> || ||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <[EMAIL PROTECTED]> || ||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ || || Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso || ++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++ NOTICE: Due to Presidential Executive Orders, the National Security Agency may have read this email without warning, warrant, or notice. They may do this without any judicial or legislative oversight. You have no recourse or protection.
