--- On Tue, 11/25/08, AV3 wrote:
[...]
> Rilate komercon, ĉu ĝi senvalidigas kaj Kristnaskon kaj Paskon?
Certege. Mi klare vidas tion en Ruslando.
La rusa ortodoksa eklezio plu festas la Kristnaskon laŭ la julia
kalendaro, kio estas la 6a/7a de januaro gregorie. Profane oni festas
la okcidentan Kristnaskon en decembro (t.e. ĝi estas bona preteksto
festi, eĉ kaj precipe se oni neniom kredas); poste venas la Novjariĝo
(la fideluloj dum tiu tempo havas la Kristnaskan faston, "Advento"n).
Kaj fine, post kiam oni jam laciĝis pro tiuj bruaj, ebriaj kaj
senbridaj festoj, venas tute serena, malbrua, klara kaj pure kristana
Kristnasko ortodoksa. Tian feston la gregoria kalendaro ne plu havas.
--
Sergio