2008/11/24 AV3:
> Sergio Pokrovskij wrote:
[...]
>> Laŭ miaj notoj, CEED nomas ĉi tiun malkristanan feston
>> ("demonfesto"n laŭ la difino de la ortodoksa eklezio)
>> "Halovino". Probable tiu formo ĉefas en Usono (ĉu?).
>> Mi mem trovas ĝin iom ĝena, ĉar unuarigarde ĝi ŝajnas indiki specon
>> de vino.
> Temas pri antikva mallongigo kiel "good-by" el "God-be-with-you":
> 'the Eve of All Hallows' Day,' t. e., la tago antaŭ la festotago por
> ĉiuj sanktuloj. E-en = evening, hodiaŭ mallonge eve; hallow =
> sanktulo.
Nu, la maniero ĝin festi havas tre demonecan aspekton, kaj la pia nomo
maskas evidentan paganaĵon. Tamen tio ne estas rezono por tabui la
vorton: la fenomeno ekzistas, kaj estas sufiĉe disvastiĝinta, oni do
bezonas ĝin nomi, eĉ se kiel apartaĵon de Anglalingvujo. Mi tamen ne
insistus je kristaneco tiu pagana festo.
La sola problemo estas, ĉu "Halovino" aŭ "Haloveno"? Mi emas preferi
la duan formon, sed ne opinias tion tre grava.
[...]
--
Sergio