>Laux la nuna dokumenttipdifino (DTD) la elemento <gra> tamen ne eblas >en tradukoj. Cxu mi do bone komprenas, ke nuntempe oni povas aldoni >gramatikaj informoj en tradukoj nur per <klr> elementoj?
Jes, se tio vere utilas. Sed klr-elementoj prefere havu semantikan nuancon. >Aux eble estis ankaux aliaj pripensoj cxe tiu cxi dissendolisto kiujn >mi tamen ne sukcesis trovi? Cxe la ruslingvanoj estis sensistemaj provoj doni la du infinitivojn kiel alternativajn tradukojn, sed tion mi ne konsideras tre sukcesa. Cxiuokaze ecx en slavaj lingvoj, la aspektaj paroj aperas en vortaroj nur sub unu formo (eventuale kun apero de la alia formo nur por resendo al la cxefa), do traduko per la vortara formo devus tauxgi en preskaux cxiuj okazoj. Kore, Marc
