Eble mi maltrafas ion, sed mi ne komprenas kiel oni ne povus simple aldoni, ekzemple kaj "pisac'" kaj "napisac'" kiel polajn difinojn por "skribi". Tiam, se iu sercxas "pisac'" aux "napisac'", li trovos "skribi", kiu tauxgas por ambaux originalaj polaj vortoj, kaj se iu sercxas polajn ekvivalentajn vortojn sub "skribi", li trovos ambaux formojn - kaj mi supozas ke tia homoj pli-malpli jam scius kia estas la distingo inter ili (ke unu estas neperfekta kaj la alia estas perfekta). Cxu la sistemo bezonas esti pli komplika ol tio? Sxajnas ke se la sistemo penas gvidi kaj instrui homojn pri gxusta uzo de la nacilingvaj vortoj en la artikolo, la tasko krei ReVo igxos ege pli granda, cxar ekzistas multaj nacilingvaj distingoj, kiuj ne ekzistas en Esperanto - verba aspekto estas nur la pinto de la glacimonto! Ekzemple, cxu la polaj ekvivalentoj por "nevo" devas eksplicite klarigi pri diferenco inter "bratanek" (filo de frato) kaj "siostreniec" (filo de fratino), kiu ne ekzistas en Esperanto? Laux mi, tiaj klarigoj ne necesas kaj ne tauxgas en ReVo... tio kreus senfinan ekstran laboron. Cxu ni ne povas antauxsupozi, ke la leganto havu iom da kono pri la nacia lingvo, kiun li sercxas?
Aux por konsideri la 2 (laux mia kompreno) konkretajn tipajn uzojn de ReVo: 1. Esperantisto (kiu evidente almenaux iomete konas la polan) volas sercxi Esperantan ekvivalenton de pola vorto. Ili volus sercxi "pisac'" aux "napisac'" kaj trovi "skribi". La sercxanto eble ecx ne konscie pripensas cxu la verbo estas perfekta aux ne, kaj cxiuokaze "skribi" tauxgas. 2. Esperantisto volas sercxi polan ekvivalenton de Esperanta vorto. Ili volus sercxi "skribi" kaj trovi minimume "bazan" formon "pisac'" kaj eventuale "napisac'". Kial li sercxas tiun informon? Versxajne li tradukas aux verkas polan tekston, do certe havas almenaux iom da kono de la pola lingvo. T.e. se la homo NE scias tiun bazan diferencon inter la perfekta kaj neperfekta formoj, ili jam havos multajn problemojn fari tiun tradukon aux verkon... laux mi, tio ne estu la problemo aux respondeco de ReVo...! La "bazaj" aux "simplaj" formoj fojfoje esta perfektaj (neperfekta wygrywac' / perfekta wygrac'), fojfoje neperfektaj (neperfekta pisac' / perfekta napisac'), fojfoje ne estas "baza" aux "simpla" formo cxar la perfekta kaj neperfekta formoj tute malsimilas (neperfekta ogladac' / perfekta obejrzec') - tiel sxajnas utila prezenti ambaux formojn kiel nacilingvajn ekvivalentojn (polo kiu tradukas polan tekston kun "obejrzec'" al Esperanto volos sercxi "obejrzec'" sen bezono pensi pri "ogladac'"), sed mi ne vidas klaran bezonon eksplicite formale indiki kiu estas perfekta kaj kiu estas neperfekta. Simile, mi sercxas anglan vorton "win" (gajni) en altkvalita angla-pola vortaro (de Oxford), kaj mi trovas kaj perfektan kaj neperfektan polajn verbojn (wygrac', wygrywac'), sen eksplicita indiko pri perfekteco. Do sxajnas en ordo laux mi simple doni la (kelkajn) tauxgajn nacilingvajn vortojn, kiuj kongruas kun la Esperanta vorto, kaj ne strebi indiki specifajn nacilingvajn detalojn pri ilia uzo. amike, russ
