Marc Bavant skribis:

> Bertilo:

>> "Kilotono" ja tute ne eblas, ĉar "tono" neniel estas
>> mezurunuo.

> Hm, neniu postulas, ke "kilotono" estu analizebla kunmetajxo (cetere ecx 
> "kilogramo" ne estas kunmetajxo por mi).

Ne tiom gravas nun, ĉu oni analizas tiajn vortojn kiel efektivajn
kunmetaĵojn aŭ ne. Ĉiuokaze la normala kaj klare preferinda stato
tamen estas, ke en ĉiu tia vorto la parto post "kilo-" kongruu kun
la baza mezurunuo. "Metro" -> "kilometro", "gramo" -> "kilogramo",
"ĵulo" -> "kiloĵulo" k.t.p. Tute ne indas havi esceptajn formojn.
Kilotuno estas mil tunoj, kaj la formo do estu "kilotunoj". Tamen
ofte vere temas pri kilotuno da TNT, kaj la senco finfine vere estas
energio, ne pezo, sed tio ne estas bazo por enkonduki strange devian
formon.

> La ununura firma pravigo por 
> "kilotuno" kontraux "kilotono" estus, se oni uzus "tuno" en la koncerna 
> signifo (energio, produktata per eksplodo de unu tuno da TNT), kio miascie 
> ne okazas. Entute temas pri tiuj kriplaj ekstersistemaj mezununuoj sxatataj 
> en iuj landoj (vd la ekz-e usonajn tunojn, "longan" kaj "mallongan"). Mi 
> konsilus al persono devanta gxin traduki uzi gxustan ekvivalenton en 
> terajxuloj ( unu "kilotonne" ~ 4,6TJ).

Certe indas uzi pli normajn unuojn, sed se oni ja uzas ion
bazitan sur tunoj, oni retenu la formon "...tunoj" en
"kilotunoj", "megatunoj" kaj "gigatunoj". En traduko oni
ordinare devas resti ĉe la sama mezurunuo, kiu estas en la
originalo, eĉ se la normoj postulas ion alian.

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a