--- On Wed, 4/29/09, Sebastian wrote: > Mi volas demandi estimatajn redaktanojn kiel oni skribu la > oficialajn nomojn de kelkaj sxtatoj, ekz.
> - Pollando - estas mallonga formo, cxu la plena formo estu > Respubliko Pollando, Pola Respubliko cxu Respubliko de Pollando? Mi dirus "la Respubliko Pollando" > - Andoro - Princlando Andoro, Andora Princlando cxu > Princlando de Andoro? Mi dirus "la Princujo Andoro". > - Afganujo/Afganio - Islama Respubliko Afganujo, Islama Respubliko > de Afganujo cxu Afgana Islama Respubliko? kaj multaj aliaj. Mi dirus "la Islama Respubliko Afganujo". > Resume: cxu oni skribu tiajn nomoj kun _de_, ekz. Respubliko de > Pollando cxu sen _de_, ekz. Respubliko Pollando cxu la adjektivan > formon, ekz. Pola Respubliko? Oni diras en Esperanto "la urbo Parizo", ne "la urbo de Parizo" (kvankam angle kaj france estus "la ville de Paris" ktp). "Pola respubliko" estas tute bona gramatike, kvankam mi hezitus, ĉu temas etnisme pri "Pola" aŭ regne pri "Polia" (resp. Pollanda, Poluja). Kp "Ruslanda Imperio", "Ruslanda Federacio" http://reta-vortaro.de/revo/art/rus.html#rus.R0aFederacio -- Sergio
