--- On Wed, 4/29/09, Antonio wrote:
[...]
>> Oni diras en Esperanto "la urbo Parizo", ne "la urbo de Parizo"
>> (kvankam angle kaj france estus "la ville de Paris" ktp).
> Atentu!
> "Parizo" estas propra nomo... do la urbo (nomata) Parizo.
Kaj "Pollando" egale estas propra nomo.
> Memkompreneble... la "urbo (nomata) de Parizo" estas erara. :)
> Do... cxu Respubliko (estas nomata) Pollando?
Mi tiel rigardas la aferon. Samkiel "Bundesrepublik Deutschland", ne
"Federal Republic of Germany". Aŭ kiel "doktoro Zamenhof", ne
"doktoro de Zamenhof".
> cxu Respubliko (estas) de Pollando?
Jen alia analogio: mi dirus "je la temperaturo 27 gradoj", "je la alto
3m" -- NE "je la temperaturo de 27 gradoj", "je la alto de 3 metroj".
Tiu lasta maniero estus aparte ĝena se oni devus mencii la koncernan
objekton: "je la temperaturo de la aero (de??) 27 gradoj" ktp.
--
Sergio