> > - Andoro - Princlando Andoro, Andora Princlando cxu
> > Princlando de Andoro?
>
> Mi dirus "la Princujo Andoro".
>
> > - Afganujo/Afganio - Islama Respubliko Afganujo, Islama Respubliko
> > de Afganujo cxu Afgana Islama Respubliko?  kaj multaj aliaj.
>
> Mi dirus "la Islama Respubliko Afganujo".
>
> > Resume: cxu oni skribu tiajn nomoj kun _de_, ekz. Respubliko de
> > Pollando cxu sen _de_, ekz. Respubliko Pollando cxu la adjektivan
> > formon, ekz. Pola Respubliko?
>
> Oni diras en Esperanto "la urbo Parizo", ne "la urbo de Parizo"
> (kvankam angle kaj france estus "la ville de Paris" ktp).

Atentu!
"Parizo" estas propra nomo... do la urbo (nomata) Parizo.
Memkompreneble... la "urbo (nomata) de Parizo" estas erara. :)
Do... cxu Respubliko (estas nomata) Pollando? cxu Respubliko (estas) de 
Pollando?

> "Pola respubliko" estas tute bona gramatike, kvankam mi hezitus, ĉu
> temas etnisme pri "Pola" aŭ regne pri "Polia" (resp. Pollanda,
> Poluja).  Kp "Ruslanda Imperio", "Ruslanda Federacio"
> http://reta-vortaro.de/revo/art/rus.html#rus.R0aFederacio

Laux mia vidpunkto, tio estas la plaj bona solvo. :)


Respublike via :)

Antonio Codazzi 

Rispondere a