sebastian: > ... kiel oni skribu la oficialajn nomojn de kelkaj sxtatoj, ekz. > ... - Pollando - estas mallonga formo, cxu la plena formo estu > Respubliko Pollando, Pola Respubliko cxu Respubliko de Pollando?
ankaux mi uzus iun el la unuaj du formoj. cetere mi avertas kontraux plena konfuzo inter geografia nomo kaj sxtato. pollando - ekzemple - estas antaux cxio geografia nomo de historie varia lando, kiun nuntempe regas la institucio nomata "respubliko pollando" aux "pola respubliko". la du aferoj ne samas, kvankam ekzemple en gazeta artikolo oni eventuale metonimie nomas la sxtaton per la lando: "pollando protestis...", same kiel oni faras per la cxefurba nomo: "varsovio decidis...". revo registras la landojn, do teritoriajn nomojn, kaj ni povas eventuale precizigi "... teritorio de la pola respubliko" "... regata de la pola respubliko" aux simile. sed miaopinie estus malgxuste konfuzi la du nociojn. amike. jxeromo
